Atesto > Senlaboreco

Laboro pri si mem

Antaŭ pli ol jaro, la entrepreno por kiu mi laboris, bankrotis. Mi estis sufiĉe feliĉa pri mia laboro: de kelkaj jaroj mi partoprenis la kreadon de dokumentaĵoj ĉiaj. Fiera labori por televido, mi preskaŭ fanfaronis antaŭ la aliuloj. Kaj venis senlaboreco…

Subite, post kelkaj jaroj de senĉesa laboro, kvieteco. Komence mi estis ŝokita, sed baldaŭ mi konsciis, ke estas kialo por tia evento: la malfacilaĵoj renkontitaj estas faktoroj de transformado, kiu ebligas al ni ŝanĝon de mensstato.

Unu jaro de serĉado

Post periodo de pripensado, mi ekskribis sur paperon miajn ideojn, mi serĉis en mi mem por trovi miajn verajn inklinojn, kiujn fine mia pasinta laboro ne vere plenumis. De kiam mi estis junulo, mi revis pri dokumentaĵoj pri naturo, pri la beleco de la mondo... Do, mi ekis renkontiĝi kun homoj, proponi miajn ideojn, miajn servojn… Tiu serĉadoperiodo daŭris preskaŭ jaron. Dum tiu tuta jaro, mi havis eĉ ne unu momenton de angoro. Pro mia akcepto, laŭ mi, kaj pro la ĉiutaga helpo de la preĝado, mi estis en favora stato.

Denove kredi je miaj vivorevoj enterigitaj

Aŭdacu deziri tion, kion vi ŝatus travivi. Estis momento de seniĝo, ĉar la senlaboreco montris al mi miajn verajn amikojn kaj diferencigis esencon de superfluo. Mi ne plu havis rimedojn kiel antaŭe por distriĝo aŭ butikumado: nur esencaĵoj eblis al mi. Mi sentis min pli malpeza kaj vera, progresanta al miaj vivorevoj. "Aŭdacu deziri tion, kion vi ŝatus vivi" diris al mi Yvonne. Tiu frazo helpis min antaŭeniri sentime. Dum tiu jaro mi renkontis la viron, kun kiu mi nun feliĉas, kaj kiun mi ne kapablus vidi antaŭe. Lastatempe mi hejmenvenis post filmado pri naturo, pri kio mi ĉiam revis. Mi travivis belajn kaj verajn momentojn. Mi estis respektita kaj en mia loko, finfine!

Seniĝi por akiri aŭtentecon

Mi dankas la ĉielon pro tiu senlabora jaro, kiu kondukis min al mia vero kaj kiu hodiaŭ ebligas al mi evolui en universo, pri kiu mi revis. Unu jaro de seniĝo por fine atingi aŭtentecon, sen friponado, sen delogado… Nur esti kaj vivi la talentojn, kiujn Dio donacis al mi.