Atesto > Perdi infanon

De malespero ĝis reveno al vivo

Michèle [Miŝel'] perdis sian sepjaran filon pro aŭtoakcidento. Ŝi dividas kun ni sian sperton pri reveno al la vivo post jaroj de malespero pro tiu disiĝo.

Kiam okazis la akcidento mi veturigis miajn tri gefilojn sur la aŭtovojo al Nîmes. Du el miaj gefiloj kaj mi mem vekiĝis en hospitalo kun negravaj vundoj. H. tuj mortis. Ene de mi, mi estis mortinta kun li, koro kaj tripoj elŝiritaj. Mi pensis pri memmortigo por ke tia ĉiumomenta doloro ĉesu. Unue mi prenis kontraŭangoran kuracilon por helpi min travivi tiun kruelegan periodon. Sed tuj post efikoĉeso de la kuracilo la doloro revenis, same forta. Mi imagis preni kuracilojn tutvive, se mi ne frontos mian doloron. Ĉirkaŭ mi troviĝis aliaj estuloj karegaj, por kiuj mi devis lukti: mia edzo kaj miaj du aliaj gefiloj.

Sento de eterno

Pentrado kaj harmoniigo, kaj preĝado, kiun mi faris kun personoj de Invito al Vivo, helpis min reveni iom post iom al la vivo. Mi partoprenis pentradokursojn; mi devigis min pri tio post la akcidento. Kiam mi miksis la diversajn farbojn sur la paletro, mi subite pensis nur pri tiu miksita materio, la doloro forlasis min dum kelkaj sekundoj. Tia tiom-simpla agado ebligis al la vivo iomete progresi.

Tagon post tago la vivo denove ankriĝis en mi, kaj eĉ la vivoĝojo.

La harmoniigoj estis privilegiaj momentoj de paco, ekster tempo kaj spaco, kiam mi sentis min tre proksima al mia infano, sen tamen malkonektiĝi de mia ĉiutaga vivo, kiun mi devis ja plenumi.

La vundo ĉeestas, sed ankaŭ la vivo

Bonŝance mi estis Dikredanta, mi kredis je vivo post morto, sed nature, tiu evento alportis situacion de terura dubo kaj ribelon kontraŭ Dio. Per kvietiĝo danke al la tempo, al la preĝoj kaj al la harmoniigoj mi iam sukcesis akcepti ke morti tiom juna estis lia destino, ke lia horo venis tiom frue. Mi dankas pro la kono de tiu infano, kiu dividis mian vivon dum sep jaroj. Sed de tempo al tempo mi travivas dubomomentojn, kiuj perturbas mian fidon. De tia sufero oni ne resaniĝas. Tamen mi lernis vivi kun tia surda doloro daŭre ĉeestanta, kaj samtempe esti ĝoja: mi estas entuziasmulo, mi havas multajn projektojn… Denove mi ŝoforas kaj veturigas miajn infanojn... La vundo ĉeestas, sed ankaŭ la vivo. Maljuneco kaj morto ne timigas min, ĉar ĉiu tago kiu pasas, alproksimigas min al li.

Mia pordo malferma je kompato

Mi ofte bezonas paroli pri li, sed malpeze, foje nur kelkajn minutojn... Li ĉeestas. Kvankam mi estas pli volonte kartezia, sed mi strange sentas, ke li kreskas kun miaj aliaj gefiloj. Mi bonŝancas havi amikojn pretaj aŭskulti min paroli pri li.

Danke al tiu sufero, kiun mi travivis, mi povas sentime helpi homojn en grandaj malfacilaĵoj: mia filo larĝe malfermas al mi la pordojn por kompreni kaj kvietigi aliajn suferojn.