Alimaniere rigardi nian korpon

Kiam ĉio glatas, oni apenaŭ pensas pri la korpo, krom se temas pri estetiko. Kiam ĝi suferigas nin, ni ofte konsideras ĝin kiel rustintan mekanikaĵon. Kaj se ni rigardus ĝin kiel templon de Dio…

Respondecaj pri nia korpo

Ni akceptas respondecon pri nia laboro, nia hejmo, sed ĉu ni iom haltas por rigardi en kia stato troviĝas nia korpo? Ĉu ni akceptas tiun respondecon? Ni lavas nin, rapidege, duŝante aŭ banante sin, kaj oni vestiĝas, sed ni ne atentas pri tio, kion ĝi prezentas.

Ami sian korpon

Mi opinias, ke necesas konscii pri du aferoj en la homa korpo: unue ami ĝin, konsideri ĝin kiel majstroverkon – ĝi estas verko de Dio, ne nia. Neniu pentristo, neniu skulptisto, neniu artisto en la mondo kapablas krei homan korpan kaj vivigi ĝin. Tio estas verko de Dio en ties grandeco kaj tuta beleco. Poste prizorgi ĝin, t.e. scii, ke eblas servi Dion nur, se ni ekrigardas nian korpon alimaniere. La korpo devas vivi, sed ni devas vivigi ĝin laŭ la plej fajna maniero, donante al ĝi tion, kion ĝi atendas. Kaj pro amo oni tion donos al ĝi. »

Yvonne Trubert

Nenio povas anstataŭigi la homan korpon. Ĝi estas la plej bela fabriko ekzistanta en la mondo. Ĝi estas donita al ni por ke ni prizorgu ĝin. Ĝi estas ĝardeno, paradizo, almenaŭ se oni prêtas konsideri ĝin en ĝia tuta grandeco. Akcepti la respondecon pri nia korpo, t.e. ekkonsciiĝi pri ĝia dia dimensio. Ĝi estas la viva templo de Dio.

Templo de Dio

« Dio kreis la homon laŭ sia bildo" diras la Biblio. Tio signifas, ke Li kaŝiĝas en nia plej profunda memo. Ĉiu el ni portas Lian vivon. Ni konstante spegulas Dion. En ĉiuj niaj agoj, ĉiuj niaj pensoj, ĉiuj niaj rigardoj, ĉiuj niaj gestoj, ni estas Lia speguliĝo. Ni estas Liaj idoj.

La unua afero konsiderinda, kiam ni ekkonscias, ke ni estas Diidoj, estas la beleco de la korpo, kia ajn ĝi estas! Dika, malgranda, maldikega, juna aŭ pli maljuna, tio tute ne gravas. La korpo restas belaĵo. Prizorgi ĝin, ne signifas nur kovri ĝin per pomadoj kaj ŝmiraĵoj, sed ĉefe doni al ĝi ĝian dian nutraĵon. Por vivi ĝi bezonas dian amon tra preĝado.

Repaciĝi kun ni mem

Repaciĝo kun ni mem necesas por kompreni nian korpon. Tio signifas ĉesi ĝin vipi kaj mistrakti. Tia konsciiĝo foje estas doloriga. Per malsano la korpo sendas al ni mesaĝojn, kiujn kompreni ni devas provi. Nur la doloro, kiu esprimiĝas tra nia korpo, ebligas al ni halton. Tiam ŝajnas al ni, ke la dia templo estas rustinta mekanikaĵo. Sed, sen la doloro, la homo neniam haltus nek demandus sin pri sia sanstato. Malsano estas oportuno por memesplorado, kiu alkondukos al metamorfozo de si mem, al lernado de aŭskulto kaj al respekto de tio, kio ni estas. Sed la doloro ne estas deviga. Estus bone, se la homo kapablus konsciiĝi sen doloroj. Por tio, ni ekkonsciiĝu, ke Dio donis al ni animon kaj korpon, ni ekkonu tian nian dimension, ni eksentu, ke Dio estas en ni. Ni Amu nin.