De kie venas la mono? Kien ĝi iras?

Invito al Vivo estas senprofitcela asocio.

La enspezoj de la asocio servas nur por garantii la funkciadon. Ili venas je 95% de la membrokotizoj kaj estas uzitaj samproporcie por respondi al la bezonoj de la 16 francaj centroj.

La ĉefaj elspezoj estas lukostoj, aldonaj kostoj, ĝeneralaj elspezoj kaj salajroj por plentempa sekretario, parttempa librotenisto kaj parttemp purigisto. La restantaj 5% servas al la eldono de la asocia gazeto.

IVI estas senprofitcela asocio. Tio speguliĝas kaj en statuta realo, kaj en spirita realo. Kvankam ekzistas ja kotiztabelo, mono ne devas esti malhelpo por membriĝi ĉe IVI.

La partopreno de la IVI-anoj en la funkciado de la asocio (akcepto, aŭskulto, animado, ktp.) estas tute propravola kaj senrekompenca.